La printempaj amuzaj jnularaj rekontiĝoj “Rideto“ komenciĝis en lau iniciato de nia eminenta klubano Romas Kazlauskas (1947-1997). La tradicia dato de la rekontiĝo ĉiam estas la semajnfino post la pasko. Tiel okazis ankau ĉi jare, la 30-n de aprilo en grava nordlitova urbo Ŝiaûliai(Ŝeulej)
Al “Rideto 2011“ la urba E-klubo “Ruto“ invitis gastojn el apudaj regionoj, ankaû siajn anojn.
Venis samideanoj el Panevėžys, Mažeikiai, Joniškis, Akmenė, Kuršėnai kaj Ŝiaûliai mem.
La celo de la kunflugo estis kune gaje praktiki la lingvon, perfektiĝi en lingvouzo, konfirmi malnovajn kaj starigi novajn amikecojn, instigi novulojn pli kuraĝe senti sin en la samideano medio.Tial dum “Rideto 2011“ ĉiuj havis eblecon kanti E-kantojn, ludi diversajn ludojn, amuziĝi. Okazis la konkurso “Ĉu vi scias fremdan landon-Danion?“(En kopenhago somere okazos Universala Kongreso)
Kunflugantoj ekskursis en la muelejo (Žaliukiu muelejo apartenas al la urbmuzeo “Aušra“). Tie samideanoj per siaj manoj mueligis la sekalgrenojn kaj lernis baki la panon.Ĝi okazis tre bongusta.
Ne estis forgesitaj litovaj pasksimboloj- ovoj.
Multajn volonte konkursis pr la plej bela farbornamita ovo.
La tradicio pri la junspirita “Rideto“ en Ŝiauliai daûros.
Romualdas Rutkauskas