Do ĝis la jaro 1901 en Šiauliai loĝis 9 esperantistoj kaj ankoraŭ 3 en apuda grandbieno Gubernija de grafo Zubov.
Dum LEA kunveno okazinta 1921.02.27 estis menciita, ke en Šiauliaijam estas la kerno de E-grupo, pro tio estis proponita al loka instruistino societo E.Klupšienė fondi en Šiauliai E-grupon, elekti estraron de E-grupo kaj organizi E-kurson.
La 22an de oktobro 1958 en inaŭgura kunveno estas rekreita urban E-grupon kaj nomis ĝin E-Rondeto.
En januaro 1962 E-Rondeto translokiĝis en la novkonstruitan Kultrudomon. Sur la tria etaĝo por esperantistoj estis destinita hela kaj vasta ĉambro, kaj tie ĉi dum tri jardekoj ĵaude kolektiĝadis la samideanoj. Tie ĉi okazadis E-konflugoj, festoj, jubileoj, kursoj.
En 1968 estis decidite laŭ la modelo de aliaj urboj nian Rondeton reorganizigi je klubo. Nomon „Ruto“ elektis geklubanoj T.Špukaitė kaj A.Žukauskas. Ruto- medikamenta kaj dekorativa el apudmediteraneaj landoj, en Litovio estas konata jam 400 jarojn. Ruto- iomete toksa, alergia floro, pli antaŭe estis uzata kiel drogo en popola medicino, ĝin bezonis ĉiuj baptofestoj, edziĝfestoj kaj sepultoj. Per la nomo „Ruto“ en Litovio oni nomas kultur-sociojn, art-ensemblojn, unuiĝojn, eldonejojn, klubojn kaj entreprenojn.
Post kelkjara kreado kaj disputoj 1987.10.18 estis aprobita nia kluba himno „Vi naskiĝis sur la Suna Tero“. Por komponisto de la melodio R.Kazlauskas (vortojn li kreis kune kun R.Rutkauskas) espektis, ke sukcesis akordiĝi simplan tekston pri la Urbo de la Suno kun la melodio.
La 18an de aprilo 1993, laŭ la iniciato de R.Kazlauskas- muzikanto, poeto, plenumanto de skeĉoj- okazis unua postpaska knflugo de junaj esperantistoj, poste fariĝinta tradicia rekontiĝo Rideto.
En 1996 estis registritaj en urba municipo statuto de E-klubo kaj banko konto
La ĝenerala registrado de loĝantaro en 2001 evidentigis, ke en distrikto Šiauliai estis fiksitaj 121 personoj, kapablaj paroli Esperanto. Tion nombron superis nur du distriktoj, tiu de Kaunas (242) kaj Vilnius (163)
2006.09.15 en biblioteko de P.Višinskis estis menciita 80-jara jubileo de E-societo en Šiauliai.
Okaze de 80-jariĝo de organizita Esperanto-movado en nordlitovia urbo Siauliai kaj de BET-43 urba multjara esperantisto, inĝeniero, landesploristo Romualdas RUTKAUSKAS verkis dulingve (en litova lingvo kaj en Esperanto) historian kronologian libron pri urba Esperanto-movado “Ruto levis Esperon“ (“Ruta kele vilti“) ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj ĝis la nunaj tago
La 14-22-an de Julio, 2007 en nordlitovia urbo Siauliai okazis tradicia somera ĉiujara arangho de Baltiaj esperantistoj Baltiaj Esperanto-Tagoj-43. Tiu ĉi jam la 43-a tradicia aranĝo estis dediĉita al 80-jariĝo de organizita Esperanto-movado en Siauliai. La aranĝo okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Ĝin organizis Litova Esperanto-Asocio kune kun urba Esperanto-klubo “Ruto“.
Okaze de BET-43 Turisma informcentro de Siauliai eldonis 64-paĝan plenkoloran informan libreton en Esperanto “Siauliai. Turisma gvidilo“. Ĝi estas eldonita en 500 ekz. Libreton al Esperanto tradukis Zenonas SABALYS, helpis Romualdas RUTKAUSKAS, Klaudija MARGEVICIENE, Raimonda VINCERAUSKIENE. Eldonaĵon financis Ministerio pri mastrumado de Litovio. Tiun ĉi gvidilon donace ricevis ĉiu partopreninto de la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, okazintaj la 14-22-an de Julio, 2007 en Siauliai.
Saluton