Įrašyta kategorijoj Naujienos | Leave a Comment »
Žingeidumo vedami klubiečiai ir jų draugai lankėsi uždarojoje akcinėje bendrovėje “Rūta“. Prieš pradedant ekskursiją po cechus visi, net ir patys mažiausi buvo aprengti steriliais chalatais, kepurėlėmis, burnos ir batų apdangalais. (foto) Aplankėme dražė ir paralines cechus, pamatėme kaip vyniojami saldainiai, kaip įpakuojams saldainių dėžutės. Po ekskursijos po gamybines patalpas laukė saldžios vaišės(foto) bei video medžiaga apie fabriką, kakavos pupeles. Priskanavę saldainių dar įšsinešėme ir po saldų lauknešėlį.
Įrašyta kategorijoj Naujienos | 1 Comment »
En la arangxo partoprenis cxirkaux 40 geesperantistoj kaj iliaj infanoj: krom šiauxlanaj esperantistoj partoprenis Gražina Opulskienė kaj naux sxiaj lernantinoj el Mažeikiai, ankaux alveturis multe da esperantistoj el Panevėžys kaj konstantaj partoprenantinoj de nia Postpaska festo Irena Butnorienė el N.Akmenė kaj Regina Rozentalienė el Joniškis.
Cxi-jara “Rideto” estis dedicxita al Postpasko kaj konatigxo kun la gastiga lando de venonta Universala Kongreso – Kubo.
La arangxo komencis en la kulturdomo de urbo Šiauliai, kie trovigxas “Ruto” klubejo. Post registrado de partoprenantoj, konatigxo unu kun aliaj, komuna fotado sur la sxtuparoj de la kulturdomo ni ekskursis al la Muzeo de Aušra, kie kun helpo de la muzea ekskursgvidantino konatigxis kun la ekspozicio de manfaritaj kurtenoj de litovaj virinoj (plej malnovaj eksponajxoj estas faritaj antaux jarcento), ekspozicio de tre bele diversteknike farbitaj Paskaj ovoj kaj maskoj de Karnavala Mardo.
La lasta parto de la arangxo – amuza vesperumo okazis en la ejo de Konfederacio de Šiauxlanaj neregistaraj organizacioj, membro de kiu estas nia klubo “Ruto”.La vesperumon gvidis klubpezidanto de “Ruto” Gediminas Kazlauskas kaj lia edzino Reda Kazlauskienė. La ejo de vesperumo estis ornamita per Kubaj flagetoj, diversaj fotoj kun vidoj de naturo kaj vivo de Kubo. La partoprenantoj per diversaj akcentoj de vestajxo kreis Kuban etoson.
La vesperumon komencis la plej juna partoprenanto fileto de Kazlauskai Augustas, rulante Paskan ovon per planko de la ejo de vesperumo.
Pri Kubo ni pli multe ekkonis, partoprenante en la kvizo pri Kubo, esperante kantante tre popularan en Kubo kanton “Guantanamera”, gvidataj de Vida Kulikauskienė el Panevėžys lernante danci Kuban dancon “Salsa’.
Postpaskon ni eksentis, ludante rulaton de Paskaj ovoj, partoprenante en la konkurso de plej bele ornamita Paska ovo, rigardante la desegnajxojn pri Pasko, faritajn de infanoj dum la vesperumo.
“ Ruto” klubanoj estas tre dankemaj al Palmira Lukoševičienė el Panevėžys, kiu dum la arangxo prezentis verkojn de šia edzo Telesforas Lukoševičius kaj sxi mem kaj donacis multe da libroj al nia klubo kaj al kelkaj niaj geklubanoj persone kun siaj memorsurskriboj.
La arangxo dauxris tutan tagon, kaj reveninte hejmen ni sentis agrablan kaj amikecan esperantistan etoson.
Klaudija Margevičienė
Įrašyta kategorijoj Novaĵoj | Leave a Comment »